/1/130337/coverbig.jpg)
Chapter 2 No.2
Kvin minutojn poste mi staras sur la trotuaro, atendante, la? anta?e aran?ita interkonsento, ke oni venos al mi... Mi rigardas ?iuflanke, kiam el malanta?e, du brakoj ?irka?prenas min, iu kisas min la? la rusa kutimo, kaj a?di?as ?oja, amika vo?o, esprimanta al mi fratan bonakcepton. Apena? mi povas respondi, ree mi estas kaptata, forkondukata en alian vagonaron, kiu veturigos min en la urbeton de mia amiko, kaj sidintaj sur molaj kusenoj de rezervata vagonfako, ni komencas paroli...
Vivu Zamenhof! La bonega lingvo de nia majstro tuj aperigis sian praktikecon, kiel ?i montris ?in iom poste en Boulogne, kaj la sekvantajn jarojn, en Genève, Cambridge, Dresden, Barcelona kaj Washington. Mi jam diris, ke s-ro Speranskij ?is tiam estis parolinta esperante nur kun samnaciuloj. Tamen mi tuj komprenis lin, kvankam li ne elparolis tre klare la diftongojn aj, oj, kaj, kiel ?iuj malgrandarusoj, ofte intermiksis la sonojn g kaj h. Sed li parolis tre flue, kiel en sia nacia lingvo. Mi anka? mirigis lin, ?ar mi tro malfortigis kelkajn kunmetitajn konsonantojn, kiel kv, kc, kaj, precipe, ?ar, la? nia franca kutimo, mi metis ofte la akcenton sur la lastan silabon de la vortoj. Sed ni, iom post iom, korektis tiujn difekta?etojn, kiuj, cetere, neniam malhelpis nian reciprokan komprenadon. La sukceso estis plena-post kelkaj minutoj ni estis kunbabilantaj tre facile kvaza? ni estus samlingvuloj!
Anka? miaj timoj pri la psikologia flanko de mia eksperimento rapide malaperis. Mi trovis mian amikon tia, kian mi supozis. De la komenco, nenia ?eno estis en niaj rilatoj, kiuj estis tute liberaj kaj amikaj, kvaza? nia unua parolado estus nur la da?rigo de anta?aj paroladoj. Ni tuj aludis nian anta?an korespondadon, kaj tio estis stranga impreso senti niajn spiritojn reciproke tiel konataj kaj kutimaj, dum niaj viza?oj sin rigardis je la unua fojo. Ni estis kiel du blinduloj, intimaj amikoj, kiuj i?us vidantaj subite kaj rigardus unu la alian. Se al tiu jam neordinara impreso oni almetas tiun cirkonstancon, ke ni estis, rilate al niaj nacioj kaj vivadoj, tute malsimilaj, ke ni kunkomuniki?is nur per artefarita lingvo ankora? malofte eksperimentata en tiaj kondi?oj (mi atentigas, ke tiam nenia esperantista kongreso estis okazinta), oni komprenos, ke tiu situacio estis impresiga, kaj lasis al mi fortan kaj neforgeseblan memora?on. ?ajnis al mi ke mi estas transportata en ian son?on. Oni pripensu, ke de du semajnoj mi voja?is inter indiferentuloj; ke de tri tagoj mi ruli?is tage kaj nokte inter nekonataj homoj, parolantaj nekonatajn lingvojn; kaj subite mi renkontis ne nur kunparolanton, sed e? amikon, kiu akceptis min kiel efektiva frato, kaj klopodis ?iumaniere, por montri al mi sian serveman fervoron. Ofte nia babilado aludis diversajn rimarkojn de nia trijara korespondado; iafoje, li montris al mi, tra la vagonfenestro, lokon a? pejza?on, kies nomon mi jam sciis, a? kie okazis fakteto jam de mi konita per liaj leteroj. Mi estis kiel homo, kiu, post longa forestado, revidas landon jam kutiman, kaj ?io, tamen, en tiu lando, estis por miaj okuloj nova kaj fremda!
Ja tiun nekompareblan situacion mi ?uldis nur al Esperanto. Oni do komprenos, ke mi povas nur ridi, kiam oni diras, ke ?i ne sufi?us por efektivaj rilatoj. Kiel ?iuj homaj kreita?oj, ?i ne estas tute perfekta; oni povus eble iom plibonigi ?in. Sed mia sessemajna eksperimento montris al mi nerefuteble ke, en ?ia nuna stato, ?i jam ta?gas por interrilatigi ?is plena reciproka pensintimeco kaj frata amiki?o, du homojn, kiujn ?io, krom Esperanto, apartigis kaj fremdigis.
Post unuhora veturo, kio estis seninterrompa babilado, ni alvenis en la urbeton Sumi'on, celon de mia dusemajna vojirado, kie mi povis fine halti kaj ripozi! Estis al mi dol?e ne plu esti devigata batali per gestoj kun la paka?portistoj kaj oficistoj de la fervojo. Dank' al mia amiko, mi tuj kaj facile aliris al la pordo de la stacidomo. Tie agrabla surprizo atendis min. Kelkaj junuloj kaj knaboj, kiujn mi konis per la korespondo de s-ro Speranskij kaj al kiuj mi skribis iafoje po?tkartojn esperante, venis kaj donis al mi afablan kaj fervoran bonakcepton, kisante min, kvaza? mi estus malnova amiko. Kaj tra la scideziro de iliaj okuloj, observadantaj la esperantistan fremdulon, mi facile konstatis sinceran simpation, kiu tre kortu?is min.
?e mia amiko mi trovis tute familian akcepton. Kelkfoje, en tiu rakonto, mi havos okazojn montri la rusan gastemecon, tiom simplan, sinceran kaj malavaran, kiu tuj atentigas la fremdulon. Se vi eniras la dometon de ia malri?a mu?iko, li povos proponi al vi nur nigran panon kaj iom da lardgrasa?o kaj kredeble da brando. Sed li noble kaj tutkore ?in proponos kaj vi ofendus lin grave, se vi nenion akceptus. ?e la pli altaj klasoj, tiu antikva tradicio anka? konservi?is, kaj enhavas ion grandan kaj simplan, tre malsimilan je nia gracie servema gastemeco franca. Ni francoj kutime super?utas per gratula?oj kaj afabla?oj niajn gastojn; ni insiste proponas la plej bonan parton de ?io nia al ili, kiel al homoj superaj, por kiuj nenio estus sufi?e bona. La ruso akceptas sian gaston kiel efektivan hejmulon, sen afektado de ?entileco, anka? sen ia limiga kondi?o: ?io hejme estas reale je lia dispono kiel je tiu de la mastro mem. Tiu farmaniero estas pli senceremonia, sed ?ajnas al mi pli reale gastama.
Mia akcepto ?e s-ro Speranskij havis tiun karakteron, sed plu, ion intiman kaj ameman, kvaza? mi estus efektiva ano de lia familio. Mi neniam forgesos, kun kiu kortu?iga zorgo lia patrino min flegis, kelkajn tagojn poste, kiam ne atendita kaj tre maloportuna re?matismo detenis min en mia ?ambro. Beda?rinde s-ino Speranska ne parolis esperante, kaj ni povis inter?an?i, sen tradukanto, nur malmultajn vortojn ruse a? france. Sed l' animboneco ne bezonas lingvan tradukon. S-ino Speranska agis rilate al mi kiel al filo kaj mi estas feli?a, ke tiu rakonto havigas al mi okazon, por doni al ?i publikan ateston de mia dankeco.
S-ro Speranskij havas fraton kaj fratinon amba? esperantistojn; sed nur lia fratino estis en Sumi dum mia ?eestado. En tiu urbeto parolis esperante anka? du aliaj samideanoj s-roj Efremov kaj V. Postalenko (mi skribas parolis, ?ar nun, dank' al la fervora propagando de mia amiko, estas en Sumi aro da esperantistoj, kiuj sen?ese plimulti?as kaj kredeble ricevos balda? de la registaro permeson por i?i oficiale grupo). Cetere, oni ne kredu, ke mi povis havi rilatojn nur kun tiuj kvar esperantistoj. S-ro Speranskij prezentis min al siaj amikoj kaj konatuloj. Kun du el ili mi povis paroli france; kun la aliaj li estis mia lerta kaj nelacigebla interpretanto, kaj dank' al lia sen?esa pero kaj al la natura afableco de la rusa lo?antaro, mi balda? havis en tiu fremda urbeto multajn amikojn de diversaj klasoj de la societo. Estis anta? konsentite kun mia amiko, ke ni voja?os kune en Rusujo, kaj, nome; vizitos la malnovan ?efurbon Moskvon. Sed neatendita maloportuna?o ne permesis, ke li prenu longan libertempon por forveturi malproksimen ekster Sumi. Tamen ni povis fari oftajn ekskursojn ?irka? tiu urbeto, ?ar lia ?iutaga de?oro estis finanta je la tria horo posttagmeze, kaj li povis disponi multajn liberajn tagojn, ?e la tribunalo, en kiu li estis oficisto, ?u la? speciala permeso, ?u pro la festaj tagoj, kiuj estas multegaj en la rusa kalendaro. Rusujo ja meritas esti la paradizo de la mallaboremuloj: ?io tie estas preteksto por senlaboreco, ne nur la diman?oj kaj la multaj festoj ortodoksaj, sed anka? oftaj nereligiaj solena?oj kaj datrevenaj nomfestoj de l' caro, de l' caredzino, de l' carfilo, datrevenoj de l' naski?o kaj kronado de l' regnestro, k. t. p., tiel ke proksimume unu triono de l' jaro estas senlabora. Mi legis, ke pri tio plendas la bienuloj kaj la instruistoj, kiuj pretendas, ke tiu troeco da ripoztagoj malutilas la terkulturon kaj la klerigon de la lernantaro. Tiu lasta ripro?o ?ajnas al mi neprava, ?ar la rusa gelernantaro neniel estas malsupera je la aliaj, kion mi montros poste, kiam mi donos miajn impresojn pri ?i. Kio ajn estas, mi mem ?uldas multan dankecon al la rusa kalendaro, kiu tre faciligis mian ?eestadon; kaj e? nun, kiam ?iutage mi for?iras la hiera?an folion de la efemeridoj, al mi senditaj de mia amiko, ofte mi ekspiras envie, ektrovante ru?an pa?on, kiu sciigas, ke tiu tago ankora? estas senlabora... nur por miaj feli?aj ortodoksaj samideanoj!
Sed mi reiru al miaj unuaj impresoj post mia alveturo en Sumi'on.
Imagu vi min, ekzemple, unu horon post mia alveno, sidantan apud la tablo de miaj gastigantoj, en ilia salono, kaj babilantan kvaza? familie kun ili. Katja, la malgranda servistineto, eniras senbrue kiel fantometo sur siaj nudaj piedoj. Post respekta saluto kaj duontimema, duonmokema ekrigardo al la fremda gasto, kiu parolas lingvon tiel strangan, ?i metas sur la tablon bar?on kun vianda?o, fumantan kaj bonodoran, iom similan je franca bovbolita?o, kies bel?ajno estas al mi, malsata voja?anto, aparte dol?a kaj promesplena. Sed, anta? ol man?i, mi devas, la? la rusa kutimo, toasti kun mia mastro kaj trinkegi per unu fojo glaseton, plenan da vodka. Tiu blanka brando el sekalo estas bongusta kaj, feli?e, ne forte alkoholumata, ?ar dum mia ?eestado en Rusujo mi devos trinki multajn similajn glasetojn. Male je niaj okcidentaj kutimoj, la rusoj trinkas brandon anta? a? dum la man?ado, neniam poste.
Mi tre ?atas la rusan bar?on, sed post ?i, kun la sekvantaj pladoj, oni man?as, anstata? salato, kukumojn, moligitajn en ia maldol?a peklakvo, kiu donas al mia nerusa stomako fortan soifon. Male, miaj gastigantoj ?ajnas tre frandemaj pri tiuj legomoj, kiujn ili miksas kun ?iuj man?a?oj ?is la deserto. Fine, oni alportas la samovaron a? tema?inon.
Kelkaj el miaj legantinoj kredeble ne scias precize, el kio konsistas la samovaro; mi do priskribos ?in iom detale, ?ar ?i estas tre grava elemento kaj kvaza? la simbolo de la rusa hejmo, kiel la fajrujo ?e la okcidentaj popoloj. ?ar ne fajrejoj, t. e. kamenoj, hejtas la rusajn domojn, sed centra fornego, iom komparebla kun tiuj de niaj bakistoj, konstruita tiel, ke ?ia ?ambro povu hejti?i per ?ia kontakto. Sekve, dum la vintra malvarmego, ne apud kameno, kiel ?e ni, la rusaj familioj sidas por pasigi la longajn vesperojn, sed ?irka? la samovaro, staranta sur la tablo kaj aldonanta sian kutiman murmureton al la paroladoj de la familia rondo, kiel la grilo de niaj kamenoj.
Samovaro estas kupra vazego, kun piedo, havanta du tenilojn, supran mallar?an fa?kon kaj malsupran kranon. ?in trairas, la? ?ia tuta alteco, centra tubo, dividata je du partoj per krado. Sur la supran fa?kon, kie estas la ekstrema?o de tiu interna tubo, oni povas almeti la?vole ?u ferladan kamentubeton, ?u kupran piedestaleton kaj kovrilon. Ver?inte akvon en la samovaron, oni ?utas en la centran tubon, sur la kradon, karberojn, kiujn oni ekbruligas per aertirado kun la helpo de l' ferlada kamentubeto. Kiam la karbo brulas kaj kiam ekronkas la akvo, ver?ita ?irka?e en la samovaro, oni anstata?igas la kamentubeton per la piedestaleto kaj oni alportas la samovaron anta? la mastrino, sur pletegon, kie jam orde estas teskatolo, tekru?eto, sukerujo, telertuko, glasoj, teleroj, kuleretoj kaj konfita?oj.
Kompreneble, ne nia eta Katja povas alporti tiun multepezan ilaregon, sed ?ia kuiristina mo?to Ksenja mem solene plenumas tiun gravan oficon.
De tiam komenci?as la rolo de la rusa domestrino, per kiu sin montras plej plene ?iaj mastraj lerteco kaj afableco. ?i ver?as per la krano de la samovaro iom da bolanta akvo en la tekru?eton por varmigi ?in, for?etas tiun akvon en la lavtason, ?ovas teon en la varmigitan tekru?eton, alver?as bolantan akvon, metas la tekru?eton sur la piedestalon super la centra tubo, kaj plie kovras ?in per la telertuko por ke la infuzo estu pli perfekta. Iom poste estas en la tekru?eto teo malhela kaj tre forta. La mastrino ver?as iom da ?i en la glasojn kaj almetas pli malpli da bolanta akvo por ?in malfortigi, la? la deziro de siaj gastoj. Samtempe, ?i proponas, sur la teleretojn, konfita?ojn, kiujn oni gustumas per malgrandaj pecetoj kune kun plenkuleretoj da teo. Tuj kiam unu glaso da teo estas malplena, la mastrino afable proponas alian, lavas la glason per iom da bolanta akvo, kiun ?i for?etas en la lavtason, kaj ree ver?as novan plenglason. Tiel glaso post glaso, oni trinkas iafoje dum horoj, babilante kaj fumante bonodorajn cigaredojn de flavru?a tabako. Kaj estas interese vidi la mastrinon partopreni en la parolado, atenta por diri afablan vorton al ?iuj, dum ?i lerte manovras la malsimplan ilaron de sia samovaro, jen turnante la kranon a? lavante glason, jen proponante ree konfita?ojn a? farante fre?an teon, kiun akvumas senlace la ronkanta samovaro.
Se vi pripensos, ke la rusaj urboj ne havas ?enerale kafejojn a? publikajn kunsidejojn, kie la viroj povu paroli pri siaj aferoj, sekve ke ili devas renkonti unu la alian ?u en siaj oficejoj, ?u, kiel la virinoj, ?e siaj hejmoj, vi tuj komprenos, ke en la salonoj de la meza klaso estas tre oftaj vizitoj kaj ke la samovaro funkciadas preska? dum la tuta tago.
Eble anka? pro tio, la viroj, devigataj trakti seriozajn temojn anta? la virinoj, kutimis rilati kun ili iom alie ol ni francoj. ?enerale la virina klereco ne estas, Francujo, tiel forta, kiel tiu de l' viroj: almena? ?i celas pli vole la sciojn ornamajn kaj agrabligajn, kiel la muzikon, la pentrarton, k. t. p., ta?gajn por reliefigi la naturan allogecon de la bela sekso. Anta? ?io la franca virino deziras pla?i, kaj la monduma bonmaniereco konsistas, por ?i: aperi kiel eble plej gracia; por la viro: montri sin kiel eble plej allogata de tiu virina gracieco. E? inter gepersonoj parolantaj serioze, tiu amba?a priokupado estas iom sentebla. Inter gehomoj rusaj, ?i estas malofta. Viro bone edukita parolas al virino respekte kaj ?entile, sed kun neflatema seriozeco. Li ne timas trakti gravajn demandojn kaj siaflanke la virino respondas sen malvera honto kaj embaraso. En tio la rusa virino gajnas per vera indeco, kion ?i perdas per ?ajna flatiteco. Se ni, francoj, bonvolas ekzameni sincere nian sintenadon aminduman kaj spriteman anta? la virinaro, ni devas konfesi, ke sub ?ia afableca sed trompeca mantelo, ?i efektive kovras ian fundeton de vira malhumileco kaj de praava nepoluriteco rilate al esta?oj, kiujn ni certe tre amas, sed konsideras, pli malpli konscie, kiel malsimilajn kaj e? iom malsuperajn. Kontra?e ?e la mezaj kaj superaj rusaj klasoj, la egaleco de l' rajtoj kaj sa?aj kapabloj inter la amba? seksoj ?ajnas esti akceptataj de la moroj, kaj por tio Rusujo ?ajnas al mi eksperimentejo anta?destinata por la "Feminismo". Jam ne estas alia lando, kie la studentinoj estas tiel multaj. La ?tataj administracioj jam uzas virinojn kaj-detaleto tre rusa-donas al ili uniformojn kaj galonojn! Virinoj ne timas sekvi la virojn sur la plej dan?erajn vojojn, kaj, anta? tridek jaroj la nihilismo, nun la revoluciismo, fiere montras virinojn kaj fra?linojn en siaj martiraroj.
Mi memoras pri tio, ke mi vidis kuriozan kaj signifan bildon disvastigatan en Rusujo dum la komenco de 1905. ?i prezentis junan virinon, fiere starantan, kiu stre?as sian brakon al alia virino, kondamnita je morto kaj pendigita. Sur la trabo de la pendigilo oni legas: "Pro ka?zo de politikaj opinioj", kaj sube: "Politika proceso de 1881; ekzekuto de Sofja Perovska". Kaj la juna virino diras tiujn parolojn: "Se virino estas inda iri sur e?afodon, ?i anka? estas inda iri en Parlamenton". En lando, kie la politikaj postuloj ne estas sendan?eraj, se oni povas malaprobi, oni ne povas moki tian pretendon, kaj pro tio la rusa "suffragette" (balotemulino) ne estos ?ercata kiel iafoje ?iaj fratinoj angla a? franca. Sed tiu liberaleco de la rusaj virinoj estas tiom pli kurioza, ke ?i estas tute kontra?a je la moroj de iliaj praavinoj. Anta? Petro Granda Moskovujo estis ricevinta, pro siaj rilatoj kun Bizantujo, morojn tre similajn je tiuj de la nuntempaj islamanoj. La virino estis ?losata en la "terem" kiel nun islamanino en sia "harem"; kiel ?i anka?, ?i estis neniam sendependa, submetite unue je sia patro, due je sia edzo, anta? kiu ?i estis nur egalrajtulino de siaj propraj infanoj. Dum la edzi?a festo, la patro donis al sia bofilo skur?on, per kiu tiu ?i tu?etis sian novan edzinon, kaj tio estis simbolo tre signifa, ?ar la Domestroj a? Mastrumo, verkita de pastro Silvestro, instruisto de l' caro Ivano Minaca, donas ja la sekvantajn konsilojn: "Se la edzino, la filo a? la filino ne atentas la parolojn kaj konsilojn de l' familiestro, ne a?skultas kaj timas lin, se ili ne obeas la ordonojn de la edzo, patro a? patrino, oni devas skur?i ilin sekrete, kaj ne anta? la servistoj, kaj instruinte ilin, pardoni, ?io sen kolero de iu ajn. Kaj, pro ia ajn kulpo, oni ne devas bati sur orelon a? sur la viza?on, nek per la pugno sur la bruston, nek per piedo a? bastono, nek per ilo fera a? ligna. Se iu, pro sia kolero a? malkontento, tiel frapas, el tio devenas gravaj malbona?oj-blindeco, surdeco, elartiki?o de kruroj, brakoj a? fingroj, kap- a? dentdoloroj, kaj iafoje infanoj estas vundataj en la ventro patrina. Vi devas, por puni, frapi per skur?o-tio estas prudenta, kaj tio doloras, tio estas timinda kaj favora por la saneco. Se estis ia grava kulpo, malobeo, nezorgo, oni devas sublevi la veston, teni la kulpulon per siaj manoj kaj skur?i proporcie je la kulpo, kaj, skur?inte, aldiri kelkajn bonajn parolojn".
Tiuj antikvaj kutimoj, hodia? tute malaperis, almena? ?e la mezaj kaj superaj klasoj, kie la edzino ne estas plu servistino timigata kaj enmona?ejigata, sed vere egalulino de sia edzo.
Nun mi ekrimarkas, ke la fumo de mia unua samovaro, kiel la karbonika acido de l' ?ampanvino, stimulis mian cerbon kaj forlogis min malproksimen en la estinton. Mi do revenas al la estanto kaj al mia rakonto.
Kiam mi estis fininta mian unuan man?adon ?e miaj gastigantoj, mi foriris kun s-ro Speranskij por fari mian unuan promenon en Sumi. Estis iom malfrue; la oficejoj estis fermintaj siajn pordojn kaj iliaj posedantoj nun pa?adis en la precipa strato por ?ui la vesperan fre?econ post varmega tago. ?enerale Rusujo estas fama kiel tipo de lando malvarmega, kaj oni ?in imagas nepre kun ne?o, glitveturiloj kaj lupoj; oni ne pripensas ke, kiel regiono preska? senmara, ?i havas malmoderan klimaton, malvarmegan vintre, sed tre varman somere. Dum mia ?eestado, t. e. de l' komenco de julio ?is la mezo de a?gusto (de la okcidenta jarstilo) la hidrarga nivelo de la termometro Réaumur, uzata en Rusujo, neniam estis malsupre de 24 gradoj (30 gradoj de la centigrada termometro). Sed ofte, dum la tago, estis mallongaj pluvetoj, kiuj malvarmetigis la veteron, kaj superver?is la verdan foliaron; plie facila venteto, la venteto de l' stepoj, igis tre tolerebla tiun temperaturon.
Cetere, en tiu urbeto, malspritaj modoj ne devigis la lo?antojn sin vesti per rigidaj ?emizoj kaj amelumitaj kolumoj. Plej ofte, la supra vesto de l' viroj konsistis el "ruba?ka", maldika ?emizeto kun lar?aj manikoj, butonumebla ?e la maldekstra ?ultro, kaj premata ?irka? la talio per leda, lana a? e? silka, zono. Tiuj ?emizoj estis diverse kaj hele koloritaj ru?e, blue, flave, viole. Kelkaj estis lukse broditaj, ?efe tiuj de junaj studentoj, kiuj dandis iomete anta? la sumianaj belulinoj. ?i tiuj, anka?, ?atis la vestojn diverskolorajn. Kompreneble, en tiu rusa promenularo, superis la neeviteblaj uniformoj, blankaj a? grizaj, kun ru?aj galonoj ?e la oficiroj, kadetoj kaj soldatoj; kaj ?iuj, soldatoj, gimnazianoj, oficiroj, oficistoj a? e? komercistoj kaj privataj homoj sen uniformo, havis "fura?ka'on" a? rusan ?irmil?apon, mi sola, preska? skandale, min apartigis kaj neeviteble elmontris al ?iuj mian fremdulecon per mia pajla ?apelo!
Ni sidi?is sur benkon de la urba ?ardeno. S-ro Speranskij montris al mi kiel oni povas, per la vestaroj, distingi ne nur la socian situacion de la rusoj, sed e? la administracian rangon de la civilaj oficistoj, ?ar nenia alia nacio estas tiel oficiale hierar?iigita. ?iu rusa homo, havanta oficon de la ?tato, ?u militan, ?u maristan, ?u eklezian, ?u administracian, apartenas al la dekkvarklasa hierar?io "?in", kreita de la caro Petro Granda.
Per la sekvanta tabelo mi provas klarigi, el kio konsistas nun tiu hierar?io.
RANGOJ.
N-o de la rangoj. administraciaj. militistaj. maristaj. ekleziaj.
14-a kolegia registratoro - - -
13-a - korneto. - -
12-a sekretario de gubernio suble?tenanto mi?man -
11-a - - - -
10-a kolegia sekretario le?tenanto - -
9-a titola konsilisto ?tabrot?efo le?tenanto diakono
8-a kolegia asesoro rot?efo - protodiakono
7-a korta konsilisto subkolonelo ?ipestro de 2-a rango pastro
6-a kolegia konsilisto kolonelo ?ipestro de 1-a rango protopastro
5-a ?tata konsilisto - - igumeno (mona?ejestro)
4-a efektiva ?tata konsilisto general-majoro kontradmiralo ar?imandrito
3-a sekreta konsilisto general-le?tenanto vicadmiralo episkopo
2-a efektiva sekreta konsilisto generalo admiralo ar?iepiskopo
1-a regna kanceliero general-feldmar?alo general-admiralo metropolito
La administraciaj titoloj estas nur honorigoj kaj sen rilato kun la efektiva funkcio de la oficistoj; ili nur montras ilian socian rangon kompare kun tiu de la oficiroj kaj ekleziuloj. Oni vidas, ekzemple, ke la administracia oficisto, havanta la rangon de sekretario de gubernio estas egalranga kun militisto suble?tenanto kaj marista mi?mano, ke administracia korta konsilisto havas la rangon de subkolonelo, de ?ipestro de dua rango kaj la pastro.
Iam la envici?o en la "?in" havis gravan rezultaton, ?ar nur la "?inovniki" (?inranguloj) estis homoj liberaj kaj ne submeteblaj je la korpaj punoj. Nun ?i iom post iom i?as nur honora apartigo, kaj la administraciaj rangoj estas iafoje donataj, kiel niaj ordenoj, al neoficisto, kiel scienculo, verkisto, kuracisto, aktoro. Kun la ?in'aj rangoj korespondas specialaj mo?taj titoloj, uzataj en la oficialaj rilatoj kaj en la korespondado. La ?inovniki de la 14-a ?is la 9-a rango havas la mo?tan titolon "via blagorodie" (via nobeleca mo?to), la 8-a ?is la 5-a, oni titolas ilin "visokoblagorodie" (via altanobleca mo?to), en la 4-a ili i?as "prevos?oditelstvo" (via ekscelenca mo?to), fine, kiam ili alti?as ?is la dua kaj unua rangoj, oni respekte balbutas anta? ili "va?e visokoprevos?oditelstvo" (via altekscelenca mo?to).
Tiel la administracia burokrataro estas speciala nobelaro, starigita apud la naski?a nobelaro. Tiu sistemo donas al ?i grandan brilon kaj forton apud la simplaj homoj, sed ?i i?as pli kaj pli arkaika kaj strange kontrastas kun diversaj tre liberalaj trajtoj de la rusaj moroj.
Ekzemple, speciale altiris mian atenton la sendependa sintenado de la fra?linoj kaj fra?linetoj, kiuj libere promenis ope kaj kun junuloj. Mi rimarkigis tion al mia gvidanto kaj mi konstatis, per lia respondo, ke la kutimoj de la a?tokrata Rusujo, rilate al la fra?linaro, estas pli liberemaj, ol tiuj de nia respublika Francujo. La junulinoj ?uas, kiel en Anglujo kaj Skandujo, tre grandan liberecon, kaj vivadas en facila kaj deca intimeco kun la junuloj. Tion kredeble ebligas la rusa sistemo de edukado: en la lernejoj la edukatoj povas vivadi kiel internuloj, sed tio estas pli malofta ol ?e ni, kaj se iliaj gepatroj ne lo?as en la sama urbo, ili prefere donas siajn gefilojn al la gardo de familioj, por ke ili povu lerni kiel eksteruloj kaj ?uadi vivadon hejman kaj pli liberan. Sed, e? la edukatoj, kiuj lo?as en la lernejo mem, havas iom da libereco kaj povas foriri por viziti siajn konatulojn. Cetere, en la lernejo okazas iafoje festoj kun festenetoj, teatraj kaj dancadaj kunvenetoj, en kiuj partoprenas la gelernantaro de la aliaj lernejoj. ?u dank' al tiu sistemo de edukado, ?u dank' al la karaktero mem de la rusoj, kiu igas ?in ebla, inter geknaboj kaj gejunuletoj estas facilaj kaj afablaj rilatoj, kiuj kontrastas kun la iafoje ?u embarasata, ?u tro mal?ena sintenado de niaj gefrancetoj.
Cetere la karaktero mem de la rusaj knaboj meritas specialan priskribon. Ni, francoj, agas kun niaj filetoj, kiel kun esta?oj de aparta speco. Ni vestas ilin, kiel eble plej longatempe per graciaj kaj fantaziaj kostumoj, specialaj por ili. Anka? la karaktero de niaj paroladoj al ili estas speciala. Se ni renkontas la dekdujaran filon de konatulo, tuj ni prenas ridetan mienon, ni penas nin "etigi" por egali?i kun tiu hometo, kiu responde afektas infanan rideton, afablan, sed tute malsinceran kaj malsimilan je lia kutima sintenado, kiam li parolas libere kun sama?ulo. Tio estas nenatura, ?ar la instinkto de la knabo instigas lin alti?i kiel eble plej multe ?is la homoj pli maljunaj ol li.
Kontra?e, la kvaza? soldata rusa disciplino kaptas la knabon en sian rigidan modelilon kaj apena? dekjaran, lin vestas per la uniformo, kiu lin tenos ?is lia morto. ?iu rusa lernanteto devas sen?ese porti la lernejan uniformon, kaj tiu uniformo estas ne knaba, sed plena?ula vesto. E? se li ne iras en lernejon, la knabo sin vestas kiel viro, kaj ?iu ajn dekjara ruseto estus tre honta havi mallongan pantaloneton. Kompreneble, li estas neserioza, bruema, amuzema, unuvorte knabo, sed, e? kiam li petolas, li konservas specialan indecon, pli?ustadire viran ol knaban. Kaj kun li, la plena?aj rusoj ordinare parolas serioze, klopodante lin altigi ?is si mem, plivole ol sin egaligi kun li. Mi estis tre surprizata konstati, ke rusaj dekdujaraj knaboj jam legas kaj ?atas verkojn kiel "Mortintaj animoj" de Gogol, "Revivi?o" de Tolstoj, kaj rusajn tradukojn de l' verkoj de V. Hugo kaj e? de Zola. La Rusoj ne timas doni al tiuj junaj cerboj plenan intelektan nutra?on. Kion valoras tiu sistemo de edukado? ?i certe produktas junuletojn pli seriozajn, pli klerajn kaj eble pli simpatiindajn, ?ar kun tiuj bonaj ecoj ili plej ofte restas modestaj. Sed, beda?rinde oni ne povas doni al ili samtempe, kiel mezurilon kaj necesan direktilon, la spertecon, kiu rezultas nur el la vivado; tial, iafoje, tiuj knaboj, i?inte junuloj, atentas nur la allogecon de l' teorioj, kaj forgesas, ke ?iam, en ?iu homa societo, praktikan kaj da?radan rezultaton oni povas atingi nur per pogradaj kaj metodaj anta?enpa?oj.
Dum mi tiel prenis unuan ekvidon de la rusa popolo kaj inter?an?is rimarkojn pri ?i kun mia kunparolanto, la suno estis tute malaperinta kaj nun elektraj lumigiloj ekbrilis ?irka? mi. Malrapide ni returneniris dum la promenantoj iom post iom malproksimi?is, ?ar la lo?antaro de Sumi ne estas noktovagema. En la silenti?intaj stratoj oni a?dis nur la klakilon de l' noktgardisto, kiu, per tiu brueto kompleze anta?informis pri sia alveno iliajn ?telistajn mo?tojn. Sub la centra kupolo de la pre?ejoj staris senmove la malhelaj siluetoj de l' fajrogardistoj, observadantaj la dormantan urbon, pretaj por signali la bruladojn, oftajn kaj dan?erajn ?e la malgrandarusaj konstrua?oj, kie la ?tono, tre nekomuna, estas ?enerale anstata?ata per ligna?o.
Senbrue ni reiris hejmen, kaj mia amiko kondukis min, lacegan korpe kaj spirite, al mia nokta ?ambro. Jam de tri noktoj mi ne estis ku?i?inta sur reala lito! Mi do ekrigardis kun anta?a danko tiun ?arman meblon, plejbonan amikon de ?iu laca voja?anto, kaj... mi restis iom surprizata.
Anta? mi estis malalta ferlito, kun matraceto kaj unu littuko, sur kies mezo ku?is faldita kovrilo kaj kapkuseno. Kredeble, mia mieno montris mian internan embarason, ?ar s-ro Speranskij ne povis deteni sian ridon, kiam mi demandis, kiel mi devas uzi tiun liton. Tiam, mi eksciis, ke la rusoj, por dormi, ne senvestigas sin tiel plene kiel ni, sed formetas nur siajn superajn vestojn, sin envolvas per la kovrilo, sterni?as sur la liton kaj ekdormas.
Mi do tiel faris, kaj ricevinte la noktajn bondezirojn de mia amiko, kiu tiris anta? mia duobla vitrafenestro la dikan lankurtenon, anstata?antan niajn lignajn fenestrokovrilojn, mi balda? forrapidis en novan landon ankora? pli malproksiman ol Rusujo-en Son?olandon.
Chapter list
7 chapters total
/0/10896/coverbig.jpg)
/1/115874/coverbig.jpg)
/1/111660/coverbig.jpg)
/1/115409/coverbig.jpg)
/1/115242/coverbig.jpg)
/1/115522/coverbig.jpg)
/1/132108/coverbig.jpg)
/1/131849/coverbig.jpg)
/1/131922/coverbig.jpg)
/1/131948/coverbig.jpg)
/1/131810/coverbig.jpg)
/1/132120/coverbig.jpg)